Gafur Gazizi
Hej, knabin’, vi kien kuras?
Haltu, ĉarma, por moment’!
Miru, kiel arde brulas
en animo mia sent’.
Mi ekamis fulmrapide,
nur sukcesis vidi vin.
Ne preteru ja forglite.
ho, hazarda belulin’!
Tempo kuras! Nur memoro
gardas spurojn de la kur’.
Mi vin savos de l’ ignoro’,
de l’ forgeso. Restu nur!
Nu, ne hastu, karulino
sol-trezora! Estu vi
mia sorĉo kaj destino
en kuniĝa longa viv’!