Gafur Gazizi
Sur la lipoj dolĉe flamas
flustra senco del parolТ.
En lТ animo milde klamas
imagita ŝia volТ.
Iluzion del kunesto
en la nokta ĉirkaŭtenТ
elradias ĉiu gesto,
ĉiu vorto sen komprenТ.
Per la ruzaj lunaj haroj
kaj perfuma log-atakТ
lin implikas la bizaroj
del natura ŝia blagТ.
Plu babilo pli provokas
braĝan ŝtormon en lТingvenТ,
forte lТsekso sin arogas
lukti kontraŭ la timemТ.
Deziregas: sveni kune
en senfina nuda sensТ
kaj senhonte, orgiume
ekzaltiĝi sen post-pensТЕ
ĉio pasas! Li konjektis:
estis nura ŝia ludТ!..
- La kalvulo longe spektis
lТjunan korpon en ŝton-putТ.