Poezio estas mia amo!



"Mi kiel klaŭn' en cirk' mizera..."

Georgo Deŝkin


Art-efiki

Gafur Gazizi

Denove masko de ridemo
sur sombra palo de l' vizaĝ',
denove kiĉe sur areno
mi klaŭnas antaŭ spekta klaĉ'.


La drola masko pro l' aplaŭdoj
rikanas kaj komplezas pli.
Al ĝi ja plaĉas bruaj laŭdoj,
al ĝi nur, tamen ne al mi!


Animo mia estas dramo!
Ne cirko, sed teatra scen'
al mi konvenus nun, sed tamen
bufonas mi sur la aren'.


La artifika masko pezas -
deĵeti ĝin ne povas mi,
ĉar dum en cirko mi frenezas
ne gratas min la tragedi'.


Ne gravas, ke ekstere bolas
perturba vivo kaj panik',
efike mia masko rolas
la stultan reĝon de l' publik'.


Tra larmoj distras mi l' socion
en mia farsa parodi'...
L'amaso ŝatas komedion,
se l' vivo ŝajnas tragedi'.

(1986 - 2010)

 
 
 

Стихи на английском


Стихи на русском


reen al la startlokoНазад на Главную


Стихи на французском


Стихи на испанском


Ipernity


В оглавление
поэтического сборника


Стихи на итальянском


al alia poemoК другим стихам


Poezio estas mia amo!

Hosted by uCoz