Poezio estas mia amo!
Florknabino
Sur strato homoj hastas vante.
Knabino sola meze staras
kaj vendas florojn elegante,
rideton gajan malavaras.
Ŝi al pasantoj kiel suno
per sia ĝojo klare lumas.
De ŝi aromas flora juno,
animon ĉiun ŝi parfumas.
Knabin’ kaj floroj kvazaŭ samo –
kombin’ mirinda de l’ naturo:
en ili floras vivo-amo,
en ili spiras ĉasta puro.
Aliras mi, bukedon prenas–
de ŝia mano sentas varmon,
ĝin por momento mi retenas,
ĝuante tiun ravan ĉarmon.
|